Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 2 ROMANO SKRIBITA EN DU LINGVOJ ESPERAN

Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 2 ROMANO SKRIBITA EN DU LINGVOJ ESPERANTO - FRANÇAIS La elprovado -- L’épreuve Roger Condon Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 3 Kun dankemo al tiuj, kiuj konsilis min kaj provlegis ĉiun aŭ parton de tiu libro el kiuj : Andreo Morio, Brian Moon kaj Paŭlo Moĵajev. ***** Avec mes remerciements à ceux qui m’ont conseillé et aidé pour tout ou partie de ce livre dont: Andreo Morio, Brian Moon kaj Paŭlo Moĵajev. Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 4 INDEX Kial mi skribas Esperante? Pourquoi j’écris en espéranto ? Kio estas Esperanto? C’est quoi l’espéranto ? 1 - La granda migrado. – Le grand départ (17/2/1963) 2 - Alveno en Mouseo. - Arrivée à Moussey (18/3/1963) 3 – La staĝo – Le stage 4 – Fingroj en dentaĵo. – Les doigts dans l’engrenage 5 – Rendevuo. – Le rendez-vous 6 – Vespera promenado. – Promenade du soir 7 – Direktoŝanĝo. – Le changement 8 - Promesoj! – Promesses ! 9 – La magazeno. – Le magasin 10 – La letero. – La lettre. 11 – Oĉjo enketas. – Tonton mène l’enquête. 12 – Parizo, Orienta Stacidomo. – Paris, Gare de l’Est. 13 –Andrea ferias. – Andrée en vacances 14 - Tempo de gefianciĝo. – Le temps des fiançailles 15 - Fidinda anstataŭanto. – Un remplaçant fiable 16 – La geedziĝa festo. – Le mariage. 17 – Familiaj sekretoj. – Secrets de famille 18 – La "Hejmo". – Le chez-soi 19 – La naskiĝo. – La naissance 20 – Novan enhospitaligo. - Nouvelle hospitalisation 21 – La inventaro. – L’inventaire 22 – La defalo. – La chute 23 – Ferioj. – Les congés 24 – Nokta gardado. – La garde de nuit 25 – Ĉio ĉiam finiĝas. – Tout a une fin ADRESSES UTILES LIVRE DU MEME AUTEUR Copyright Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 5 Kial mi skribas Esperante? Simple, mi tion faras por protekti nian kulturon, niajn kulturojn… Mi legis en ĵurnalo, ke hodiaŭ 80 procentoj de la loĝantaro de la terglobo uzas 84 lingvojn, kaj ke ĝis la fino de la 21a jarcento transvivos nur dekono el la ekzistantaj ĉirkaŭ 6 500 lingvoj. Kiam tio okazos, ĉu multaj homoj interesiĝos pri mia aŭ pri via lingvo, kiun ni uzas hodiaŭ? Danke al sia lerta kaj agresema politiko, potencula ŝtato asertas, ke ĝia lingvo estas alloga, moderna, bezonata... Ĉiam disvastigante sian lingvon, ĝi iom post iom formordas tiujn de la malpli grandaj landoj. Nur ĝia lingvo povas doni la potencon, faciligi komercajn aferojn, montri, kiom gravaj estas ĝiaj uzantoj... Evidente ĉiuj inteligentaj homoj ne povas agi alie, ol konsenti fronte al evidenteco... Sekve minoritataj aŭ ne, homoj hontas uzi lingvon, kiu estas rigardata kiel dialektaĉo, kiu taŭgas nur por subedukitaj popoloj... Rapide, ili deĵetas ĝin, kvazaŭ ili senigus sin je vestaĉoj por surmeti elegantan kostumon. Ĉiufoje, kiam lingvo malaperas, historio, kulturo, scio kaj valoroj de ĝia popolo estas forĵetitaj en forgeskelojn de la pasinteco. Senbrue, diskrete, tio propagiĝas simile al viruso, kiu formordas tutajn landojn kaj poste infektas ties najbarojn... Neniu ekrimarkas, ke fajro estas en la domo... Ŝajnas, ke ĉiuj fariĝis blinduloj! La celo de la Esperanta lingvo estas ebligi, ke ĉiu homo povu fiere plu praktiki lingvon kaj kulturon de siaj prapatroj ĉiam havante je dispono ilon por komunikiĝi pri ĉiuj fakoj kun siaj samtempuloj. Tio estas tre saĝa programo... Esperanto estas neŭtrala lingvo. Ĝi ne estas trudita de la konkerinto, ĉar ĝi estas propraĵo de la homaro. Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 6 Pourquoi j’écris en espéranto ? Simplement pour protéger notre culture, nos cultures… J’ai lu dans un journal qu’aujourd’hui, 80 pour cent des habitants du monde utilisent quatre-vingt-quatre langues et que, jusqu’à la fin du XIX siècle, ne subsistera qu’une dixième des 6 500 langues actuelles. Quand cela se produira, est-ce que beaucoup d’hommes s’intéresseront encore à ma langue ou à la vôtre, celles que nous parlons aujourd’hui ? Grâce à sa politique habile et agressive, un puissant État affirme que sa langue est attirante, moderne, indispensable… Propageant partout sa langue, il grignote petit à petit celle des plus petits pays. Seule sa langue peut donner le pouvoir, faciliter le commerce, montrer combien leurs locuteurs sont importants… Évidemment, tous les hommes intelligents ne peuvent faire autrement que de se rendre à l’évidence. Ensuite, minoritaires ou non, les gens ont honte d’utiliser une langue, considérée comme un patois seulement bon pour des peuples sous-éduqués… Rapidement, ils l’abandonnent comme ils se débarrasseraient de vieilles nippes pour passer un costume élégant. Chaque fois qu’une langue disparaît, l’histoire, la culture, le savoir et les valeurs d’un peuple sont jetés dans les oubliettes du passé. Sans bruit, discrètement, cela se propage comme un virus, absorbe des pays entiers et infecte ensuite ses voisins… Personne ne remarque que le feu est dans la maison. Il semble que tous soient devenus aveugles ! Le but de l’espéranto est de permettre que tout homme puisse fièrement perpétuer la langue et la culture de ses ancêtres en ayant toujours à sa disposition un outil pour communiquer, dans toutes les disciplines, avec ses semblables. C’est un programme très sage… L’espéranto est une langue neutre. Elle n’est pas imposée par le conquérant, car elle est la propriété de l’humanité. Retour index Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 7 Kio estas Esperanto? Jen, kion skribis la kreinto de la Esperanta lingvo, Ludoviko Zamenhof: - « Mi naskiĝis en la pola urbo Bialistoko (Bialystok) la 15an de decembro 1859. Mia patro kaj mia avo estis instruistoj pri lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la tuta mondo. [...] mi vidis, ke ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas... kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tiu feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamikoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.» Post gimnazio, en 1879 Zamenhof eniris en la medicinan fakultaton de Moskvo kaj en 1881 - en tiun de Varsovio, kie li finis siajn medicinajn studojn en 1885. Li ekpraktikis en Vejsiejai kaj Plock sed, ne konvinkita pri la praktikado de ĝenerala medicino, li studis oftalmologion en la universitato de Vieno. Li edziĝis kun Klara Zilbernik el Kovno, la 9an de aŭgusto 1887. Post kelkaj malsukcesaj provoj kiel oftalmologo en Ĥerson kaj Grodno, danke al la helpo de sia bopatro, en 1897 li malfermis medicinan kabineton en Varsovio. Zamenhof iom neglektis la praktikadon de la medicino, preferante poluri sian lingvon, traduki librojn kaj prepari novan vortaron. Sed, ni lasu Ludovikon paroli: « [...] Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado, kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne nur konsentis, sed ŝi donis al mia dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem (en julio 1887) miajn unuajn kvar broŝurojn... » Granda jaro estis 1887, ĉar en Varsovio li ruslingve eldonis la unuan broŝuron prezentante sian internacian lingvon sub la kaŝnomo de D-ro Esperanto. Tuj poste li eldonis ĝin en la pola-, franca- kaj germana lingvoj kaj en la angla lingvo en 1888. Ekde tiam, la nova lingvo tre facile lernebla, kiu naldaŭ estis nomita "Esperanto", disvastiĝas tra la mondo. En tiu broŝuro Zamenhof skribis: « La lingvo internacia, simile al ĉiu nacia, estas socia propraĵo; la aŭtoro forlasas por ĉiam, ĉiujn personajn rajtojn al ĝi. » La unua Internacia Kongreso okazis de la 5a ĝis la 13a de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro Francio kaj tiu de 2009 - de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto en Bjalistoko, Polio. ------ Roger Condon - La Elprovado - L'Epreuve 8 Mi hazarde ekkonis la Esperantan lingvon en 2005. Tio okazis, kiam mi esploris la reton por trovi informojn pri iu el miaj antaŭuloj, ĉar mi havis truon en mia genealogia registro. Mi ne trovis la kondukantan ligilon, kiu certe permesus al mi ekkoni la personon, vivintan en la jaro 1670, sed, pro misfaro, aperis ĉe mia ekrano paĝo de "Ikurso.net". La vorto "Esperanto" tiklis min, kaj mi scivoleme legis la paĝon, ĝis la aliĝilo, kiun mi tuj plenigis. Tiel mi iĝis lernanto de Ikurso komence de februaro 2005. Danke al la konsiloj de miaj korektantoj, Marc Noulin kaj Andreo Morio, mi plulernis ĝis la fino de la kurso "Gerda malaperis". Mi vizitis la kulturdomon de Greziljono, kaj poste tiun de Kvinpetalo, kies varma etoso transdonis al mi la volon por plibonigi mian scipovon de la lingvo. Mi aprezas ĝin pli kaj pli ... Malkovru tiun belan kaj facilan lingvon, kiu estas mia, kaj kiu tutsame povas esti via. **** C’est quoi l’espéranto ? Voici ce qu’écrivait le créateur de la langue espéranto, Ludovic Zamenhof : « Je suis né à Bialystok, en Pologne, le 15 décembre 1859. Mon uploads/Litterature/ la-elprovado-condon-roger-l-x27-epreuve.pdf

  • 18
  • 0
  • 0
Afficher les détails des licences
Licence et utilisation
Gratuit pour un usage personnel Attribution requise
Partager